The United Irishman estis irlanda naciista gazeto kunfondita de Arthur Griffith kaj William Rooney.[3] Ĝi estis unuafoje publikigita la 4an de marto1899 kaj pluis el 1899 al 1906. Kontribuantoj estis Oliver St. John Gogarty, Pádraig Pearse, Maud Gonne kaj Roger Casement. La verkisto James Joyce diris pri United Irishman ke ĝi estas la nura gazeto kun intencoj en Irlando,[4], sed poste li polemikis, ĉar la gazeto malakceptis sian materialon. En 1906 United Irishman ŝanĝis al Sinn Féin, kiu pluis ĝis 1914 kiam ĝi estis nuligita de la Brita registaro.
The United Irishman/An tÉireannach Aontaithe, unuafoje publikigita en Majo 1948, estis la oficiala ĉiumonata organo de Sinn Féin vendita de ties membroj. .[5][6] La unua eldonisto estis Seán G. O'Kelly baze sur oficejo en 38 South King Street en Dublino.[7]
The United Irishman, publikigita en norda Belfast 2000 kaj produktita de tiuj implikitaj en la Oficiala Respublika Movado nome disigo el la Partio de Laboristoj de Irlando fine de la 1990-aj jaroj.[8] Ĝi aperigis artikolojn de Colm Breathnach kaj Eamon McCann.